Nine Inch Nails estas industria rokmuzika grupo fondita fare de Trent Reznor. La fronta figuro produktas la grupon, kantas, skribas kantotekston, kaj ankaŭ ludas diversajn muzikinstrumentojn. Krome, la gvidanto de la grupo skribas trakojn por popularaj filmoj. Trent Reznor estas la nura permanenta membro de Nine Inch Nails. La muziko de la grupo kovras sufiĉe larĝan gamon de ĝenroj. […]